Kanhaiyalal Maneklal MUNSHI[1](prononce [kə.nəi.ya.lal ma.ɳek.lal mun.ʃi]; 30a de Decembro 1887 – 8a de Februaro 1971), popularle konata per sia plumnomo Ghanshyam Vyas, estis aktivulo de la Hinda sendependiga movado, socialisto, politikisto, verkisto kaj edukisto el Guĝarato. Advokato laŭ profesio, li poste iĝis verkisto kaj politikisto. Li estas bone konata nomo en la Guĝarata literaturo. Li fondis Bharatiya Vidya Bhavan, nome eduka organizo, en 1938.[2]
Munshi verkis en tri lingvoj nome en guĝarata, angla kaj hindia lingvoj. Antaŭ la sendependigo de Barato, Munshi estis ano de la politika partio Barata Nacia Kongreso kaj post la sendependigo, li aliĝis al la Sŭatantra Partio. Munshi plenumis kelkajn gravajn postenojn kiel membro de la Konstitucifara Asembleo de Hindio, ministro de agrikulturo kaj manĝo de Barato, kaj guberniestro de Utar Pradeŝo. Poste li estis unu el la fondintaj membroj de la dekstra naciisma organizp Vishva Hindu Parishad.